Cudillero (elp. Kudiljero, kvankam iliaj loĝantoj en astura lingvo nomataj "pixuetos" “piŝuetoj”, ĝin nomas Kuidei-
ru), estas marista urbeto kiu situas borde de la Kantabra maro distace 50 km. de la ĉefurbo Oviedo, kaj 10 km. de la
astura flughaveno. Oni diras ke la unuaj loĝantoj de Kudiljero estis maristoj alvenintaj el aliaj marhavenoj de la At-
lantika Oceano, ĉar historiistoj apogas la ideon ke ili havas vikingan devenon, ĉar eĉ post generacioj de miksigo de
la etnioj, iliaj posteŭloj konservas ankoraŭ malsamajn rasajn trajtojn ol iliaj najbaroj: blondan hararon, kaj bluajn
okulojn kiuj, cetere, ne abundas en la nordo de Hispanio, krom tio, ilia parolmaniero havas specialajn fraz-aranĝojn
similaj al bretonaj aŭ irlandaj lingvoj.
Kudiljero estis fondita en strategia loko; ĝi ne estas videbla ekde la maro, ĉar ĝia haveneto eniras teren konkoforme;
ankaŭ ne estas videbla ekde la grundo, ĉar ĝi kaŝiĝas apartigita de aŭtoŝoseo kaj sufiĉe malalta rilate al la normalaj
landaj ŝoseoj, kaj ekde la aero ĉar la unuaj konstruaĵoj staras tre proksimaj unuaj la aliajn sur deklivoj de mont-
etoj ĉirkaŭantaj la marhaveneton. La urbo konsistas el du kvartaloj, en unu el ili loĝas la maristoj, kiuj estas tiuj kiuj
precipe ricevas la nomon de piŝuetoj, kaj la alia, nomata de la cai (kai) loĝata de homoj de diversaj metioj.
Kudiljero celebras ĝian feston, honore al la sanktuloj Petro, Paŭlo kaj fikcia nomo Paŭlĉjo, la 29-an de Junio. En tiu
tago komencas la aktojn per solena Meso, al kiu sekvas procesio de la sanktulo Petro, patrono de la maristaro, port-
ata sur la ŝultroj de la celebrantoj ĝis la Ribera (havena zono) kie okazas la t. n. Amuravela. L’Amuravela estas la
centra akto de la festoj de Kudiljero kaj ĝia nomo rilatas al marista vorto ordonanta hisi la veloj de l’ŝipo, kompren-
eble el la tempoj kiam la ŝipoj sin moviĝis nur profitante la blovadon de la vento. L’Amuravela onidire devenas de
la 16-a jarcento, kaj estis proklamita kiel turista intereso en 1976, kvankam estis malpermesata de la jaro 1885 al
1946, ĉar la Eklezio konsideris ne konvene miksi religiajn kaj profanajn temojn, sed ekde la jaro 1947 restariĝis la
festo same kiel antaŭe, seninterrompe.
L’Amuravela komencas je la 13-a horo post la fino de la Meso en la Ribera (marhavena zono) kaj tiam la aŭtoro de
la tekstoj iu konata piŝueto supreniras ŝipeton kaj komencas: En el nombri de Jesus ya la Virgin Soberana vou
ichar l'Amuravela comu San Pedro asperaba, kio laŭ mia libera traduko, povus esti: Je la nomo de Jesuo kaj la
Virg-ulin' suverena, mi rakontos l'Amuravela samkiel Sankt' Petro dezirus. Poste la deklamanto per ironia tono en
piŝueta lingvo rakontas al la Sanktulo la plej gravajn eventojn okazintaj dum la jaro ĉu en la urbeto, ĉu en Asturio,
ĉu en Hispanio en ĉiu ajn loko el la mondo, kvazaŭ estu novaĵo por la sanktulo kaj samtempe riproĉante al li
kvazaŭ li estus la kulpulo de malfavoraj eventoj sed tamen, petante helpon, protekton kaj sukceson por proksimaj
jaroj. La ra-konto interligas la eventojn laŭ kronologia ordo, kvankam temu pri malsamaj urboj landoj. La
nombro da versoj kiujn la alparolanto deklamas ne estas fiksa, sed li zorgas ne forgesi neniun el la plej gravaj pri ĉiu
ajn temo. L’Amuravela de la jaro 2000 konsistis el 530 versoj, sed la de la jaro 2006, 625, ĉiujn li enmemorigas,
almenaŭ dum deklamado. La lasta verso ĉiam estas sama: Mientre Cuideiru vivu ya duri la fuenti l'Cantu, vei San
Pedro a la Ribera con todus los demas santos, kio laŭ mia traduko povus esti: Dume Kudiljero ekzistu kaj ankaŭ la
fontano l'Kantu, reiros Sankt Petro al la Ribera kun la ceteraj sanktuloj. Post fino de la rakonto kelkaj celebrantoj
laŭt-voĉe krias: "amurar velas!, fuego a babor!, fuego a estribor!, viva san Pedro! "(hisu velojn!, fajro baborde!,
fajro tri-borde!, vivu sankt' Petro" kaj finfine aŭdiĝas eksplod-bruon, originata pro multego da raketoj